13.1.08

Grava informo pri la hiphopa kompilprojekto









Gekaraj,

dum sufiĉe longa tempo la Hiphopa kompil-projekto dormas; periodo dum kiu pluraj artistoj promesis labori kaj sendi materialo, sed bedaŭrinde tio ja ne okazis.. malmultaj plenumis la promeson kaj ni daŭre atendas demojn kaj definitivan materialon...

Ĉu vi reale volas partopreni al la projekto aŭ ne? Bonvolu respondi klare al tiu demando, por scii je kiu ni povas vere kalkuli! Ĉu estas novaj interesatoj pri tiu projekto ? Reagu rapide nun urĝegas ! Ni lanĉas de nun lastan alvokon ĉar ni ŝatus havi ĉiun materialon disponeblan por finpretigi la projekton por aprilo 2008 kaj fine aperigi la kompilon por la someraj arangxoj (KEF, UK, IJK, IJS, ktp...)

Ni atendas la definitivan materialon (aŭdformata KD) de jenaj artistoj : la Pafklik, Antonio Moreira (Tone), DĴ Roĝer', Dolchamar, Jan Schroeder, Musabana, Trackman Artifex (la eks zinfonia), DĴ Kunar. Ni atendas demojn de Eterne Rima, Argxenta nubo, Pichismo, Marteno Miniĥ, Esperanto Desperado, Zhou-Mack & la fabo, Whity, Vigla Muziko, Flavio Fonseca, kiuj diris ke la projekto interesas ilin kaj pretus sendi materialon.

Bedaŭrinde pluraj proponis nur unu repkanton kaj ni ŝatus instigi ilin je pliaj kontribuoj almenaŭ du ... ĝis tri aŭ 4 estus perfekte!

Ni esperas ke nun vi vekiĝos kaj tuj reeklaboros kaj sendos la promesitan materialon por plenumi la projekton akurate. Ni ankaŭ bezonas bonkvalitajn fotojn kaj la definitivajn tekstojn deviaj repkantoj, por ke ni povu jam de nun ekkomenci prilabori la libreton de la kompilo kun indiko de viaj datumoj por kontaktoj (poŝta adreso, retadreso, via TTTejo kaj telefonnumero) kie homoj povos rekte vin kontakti. Kaj krome ankaŭ ioman prezenton pri vi kiel hiphopa artisto.

Do ni pensas ke vi havis sufiĉe longan tempon por trovi bonajn inspirojn kaj sukcesi bone prilabori viajn rep/hiphopajn kontribuojn por la kompilo. Do ni nun atendas vian muzikan materialon viajn proponojn por unu, du, tri aux 4 titoloj por kiel plej baldaŭ.

Do ni faru ke 2008 estu la hiphopa jaro de esperanto! Tio nun estas la prioritato de Vinilkosmo por ĉi nova jaro! Ek repuloj, ek al la loboro! Plej muzikajn kaj bondezirajn salutojn, Flo kaj la Vinilkosma teamo

VINILKOSMO

Esperanto-Muzik-prod.
2 Bis Chemin du Canal FR-31450 Donneville
Francio
tel : +33 (0)5 61 81 95 65
ret : eurokka@club-internet.fr

0 komentoj: