se vi ankoraŭ ne scias, kion donaci je Kristnasko, simple mendu unu el la bonegaj kodiskoj, maksi-diskoj aŭ videoj de la Esperantomuzik-eldonejo Vinilkosmo, kiu havas ĉion, kion la koro de muzikama esperantisto bezonas! En preskaŭ ĉiuj genroj, kiel ekz. roko, popo, popmuziko, punko, kanzonoj, ktp. ktp... vi trovos por vi kaj viaj familianoj kaj amikoj tute certe la ĝustan.Informu vin en la informletero de Vinilkosmo pri la aktualaĵoj kaj mendu rekte ĉe Vinilkosmo.
NOVA NOVA NOVA NOVA!!

Jen bonega poezia KD kun homafablaj kanzonoj por infanoj kaj por plenkreskuloj, samtempe filozofiema vojaĝo tra grandaj kaj malgrandaj mondoj kun siaj problemoj kaj kun siaj grandaj homaj ebloj! Vivinstiga, saĝa kaj gaja majstroverko de veraj artistoj. KD, kiu tute certe trovos sian lokon en la Olimpo de Esperantomuziko. Aĉetebla ĉe Vinilkosmo.
Bonegaj kromaĵoj de la KD estas
la subaj belegaj fotaroj
NOVA NOVA NOVA!

La juna, talente tre
dotita muzikisto:
inicialoj dc
(initials dc)
prezentas sin
ĉe Vinilkosmo
tuj dekomence
kiel majstro kun
sia kodisketo
"OK".
Sed atentu!
Por konservi la malaltan prezon de la kodisketo, Vinilkosmo decidis sendi ĝin nur kun plia mendo de almenaŭ unu aldona normallonga KD el nia katalogo, inkluzive de la sendokostoj sen suplemento. Tiu oferto estas ekskluzive rezervata por homoj, kiuj aĉetas pere de la retejo vinilkosmo.com. Tamen, 'OK' aĉeteblas sola aŭ en pli granda kvanto, ankaŭ alimaniere ĉeVinilkosmo: per simpla skriba aŭ telefona peto kaj pagado per ĉeko (tio validas nur por Francio), aŭ per bankoĝirado aŭ internacia konto. Al la prezosumo aldoniĝas la sendokostoj.
Por pliaj informoj aŭ mendoj kontaktu :
vinilkosmo@esperanto.org
*****************************
Bonvolu plusendi tiun informon
al viaj amikoj kaj gekonatoj!
Klaku por tio la letersignon sube.





0 komentoj:
Post a Comment