27.10.08

EŬROPA TURNEO de ALEJANDRO COSSAVELLA

Alejandro Cossavella [Aleĥandro Kosabela, mallonge Ale] venas el suda parto de Argentino el la urbo Bariloche.

Li estas multfaceta kaj talenta artisto kiu ludas gitaron, komponas, verkas kaj kantas siajn proprajn kantojn. Entute li jam eldonis kvin kompaktdiskojn.

Lia kanto Ĉe Montpellier gajnis la Belartan Konkurson de la Universala Kongreso 1998.

Alejandro ludas en la bariloĉa rokbando La Porkoj kun kiu li eldonis en 1999 la unuan diskon Ŝako. Dum vojaĝo tra Brazilo en 2001 li renkontis la muzikiston Flavio Fonseca, kun kiu li kreis la diskon Tom Jobim en Esperanto.

En 2004 Ale lanĉis la novan projekton Strika Tango kun aliaj muzikistoj laŭ tute alia stilo, pli ekzotika kun ritmoj regeaj kaj sudamerikaj, kun influoj de bosanovo kaj salso. Rezultis disko Civilizacio - alklaku ĉi tie por auskulti la pecon La Druido

. Plurajn aliajn pecojn eblas aŭskulti en la ludlisto de la paĝo de Ale.

Videofilmeton de la tanga kanto Pro nur unu kapo vi trovos en alia artikolo en ĉi tiu blogo.

Por tiu ĉi eŭropa turneo Alejandro enstudiiĝis denove kaj preparis novajn titolojn por disko kun stiloj diversaj de tango al skao kaj kanzono, tra regeo. Dum la koncerto Alejandro prezentos al vi argentinaĵojn kaj siajn muzikon kaj kantojn kiuj ravos kaj ensorĉos vin ...

Kovrilo de nova disko de Ale     Kosabela
Kovrilo de nova disko de Ale…
...Sed li preparis eĉ pli por prezenti al vi, kaj vi povas elekti kion vi deziras havi, laŭ la karaktero de via aranĝo:

- Koncerto kun mem verkitaj kantoj, sed ankaŭ versioj de konataj kantoj de aliaj artistoj, en Esperanto, la hispana kaj la angla

- Prelego pri la Argentina Esperanto-movado

- Prelego pri verkado de muziko en Esperanto, tradukado al Esperanto, kaj aliro al publiko ne-esperantista per muziko.

- Ekzercado de la bazaj paŝoj de Tango-dancado

- Lumbildoj profesiaj kun interesaj klarigoj el la tre bela regiono de Bariloche (eble la plej bela de Argentino). Vi povas kombini tiujn elementojn laŭplaĉe. La kostoj estus la samaj. La koncerto kaj la lumbildoj bone konvenas por publika aranĝo kun ne-esperantista publiko.

Ĝisdatigoj de la informoj pri la turneo (ĉefe pri la Germana parto) ankaŭ vi baldaŭ trovos en la retejo : http://turneoj.wikispaces.com

EŬROPA TURNEO de ALEJANDRO COSSAVELLA

Kunordigata de

(ĝisdatigota)

DATOJ
URBOJAKTIVAĴOJLOKAJ ORGANIZANTOJ
Septembro


19venPoznań (PL)Kultura Festivalo ARKONESARKONES Tobiasz Kaźmierski www.ipernity.com/home/arkones
20sab""
21dim""
15:00 ekveturo per aŭto de Flo vojpriskribo

22lunBerlin (DE)libera tago en Berlino
ĉe Chuck kaj Judith
23marKøbenhavn (DK)veturado per trajno: ek 11:18, al 18:11
24mer"provludado kun Amir Hadziahmetovicwww.ipernity.com/home/35728
25ĵaŭ"

26ven"provludado kun Amir Hadziahmetovic
27sab"Koncerto en Verdensklubben

Kim Hendriksen

www.ipernity.com/home/34264

28dim


29lun


30mar


Oktobro


??Las Palmas de Gran Canaria (ES)koncerto(j?)

Esperanto-Grupo de Tenerife Francisco Orta (Paco)

http://www.ipernity.com/home/fortas

??? (DE)

Novembro


1sabZutendaal (BE)koncerto dum PSKK
2dim"

3lun


4mar


5mer


6ĵaŭ


7ven


8sab


9dim


10lun


11marMünchen (DE)19:30 koncerto, prelego en EineWeltHaus, Schwanthalerstr. 80Esperanto Klubo de Munkeno
12mer


13ĵaŭ


14venHerzberg (DE)Koncertoesperanto-zentrum
15sab


16dim


17lun


18mar


19merNilvange (FR)koncerto 20:15
Centre Social Albert Camus,
18 rue Joffre, FR-57240 Nilvange
Esperanto Thionville & Forum des Citoyens
Bruno HENRY
20ĵaŭ


21ven


22sabBremen (DE)posttagmeze dum EMAS-kulturtago

Esperanto-klubo de Bremo

Klaus Schlüter

23dimEssen (DE)koncerto en Unperfekthaus
Petra Dückershoff
24lunNamur (BE)

Koncerto je la 19a en Maison des Seniors,
rue Loiseau,39
BE-5000 Namur (Belgio)

Esperanto-Grupo de Namur Denis FLOCHON

25mar


26me

Bru xelles

Brussel (BE)

Koncerto je la 19a en 'La Chapelle de la Résurrection' rue van Maerlant, 2 BE- 1000 Bru xelles (Belgio)

Brusela Esperanto-Grupo Françoise Pellegrin
www.ipernity.com/home/57726
27ĵaŭOostende (BE)

Koncerto je la 19ª en Vercamersschool 1a etaĝo, kunvenejo de La Konko, Northlaan 14, Oostende

Marc Cuffez http://www.ipernity.com/home/44000

28venAntwerpen (BE)

Koncerto je la 20ª30 en Esperantodomo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen

Antverpena Esperanto-Grupo Eddy Van den Bosch
29sabRotterdam (NL)

Malferma tago en CO de UEA, Nieuwe Binnenweg 176 NL-3015 BJ Rotterdam

UEA Centra Oficejo sekretario
30dimLille (FR)

Koncerto je la 17ª en MRES (Maison Régionale
de l'Environnement et des Solidarités),
23, rue Gosselet, FR- 59000 Lille

Lila esperanto-Grupo
Katja Boen, www.ipernity.com/home/67632
Decembro


1lunArras (FR)Koncerto . je la 18a
en Office Culturel d'Arras
61 Grand Place
FR-62000 ARRAS
Arasa Esperanto-grupo
Jacky Ramon,
2martrajnveturadoRipoztago en ParizoFAMo
3mertrajnveturado

4ĵaŭAngoulême (FR)

Aperitiv-koncerto je la 19a en Maison des Peuples et de la Paix (MPP), 50 rue Hergé FR-16000 Angoulême

Esperanto-Charentes Dominique Vasconi-Couturier www.ipernity.com/home/42554
5venTrajnveturadoal Toulouse (FR)EUROKKA, Flo Martorell http://vinilkosmo.ipernity.com
6sabSabadell (CAT)

Koncerto, (Kataluna Esperanto-kongreso) La Rambla 69, ES-08802 Sabadell, Katalunio

Kataluna Esperanto-Asocio Hèctor Alòs i Font, www.ipernity.com/home/34602
7dim""Ferriol Macip I Bonet (Farri), www.ipernity.com/home/farri
8lun


9marBordeau x / Libourne (FR)Koncerto je la 20a en la Festsalono de GalgonEsperanto-Gironde
Joël Lajus
10merSainte-Foy-la-Grande (FR)

Koncerto je la 21a en la ejo Le Chais 65 rue Denfert Rochereau
FR-33220 Ste Foy la Grande

Esperanto en Pays Foyen Marie-Hélène Desert
www.ipernity.com/home/33490
11ĵaŭPau (FR)

Koncerto je la 20a en Salle Jean BRUNO
Quartier Lartigue FR- 64000 PAU

Esperanto-grupo de Pau
12venVilleneuve d’Aveyron (FR)

koncerto je la 20 h 30 en "Salle du Patrimoine" Office de Tourisme Boulevard Cardaillac 12260 Villeneuve d'Aveyron

Turisma oficejo /André ANDRIEU
13sab"

14dimToulouse (FR)

Zamenhofa Festo Fervojista ejo de Saint- Agne (stade Henri Greard) 65 Rue saint Roch FR-31400 Toulouse

Esperanto-Kultur-Centro
15lunDonneville (FR)ripoztagoFlo Martorell, EUROKKA / Vinilkosmo
16marBéziers

Koncerto je la 17ª en Maison de la Vie Associative, 15 rue du Général Margueritte, FR-34500 Béziers

Esperanto-Grupo de Béziers www.ipernity.com/home/66228
17merLa Ciotat (FR)

je la 20a 30 En koncertejo "Jazz Convergence", Place Evariste Gras FR-13600 La Ciotat

Esperanto-Grupo de La Ciotat Renée Triolle
18ĵaŭ

Ripoztago


19venLyon (FR)koncerto en KoToPoAssociation Mille et une langues
Guillaume Lanier
20sab"ripoztago
21dimDijon aŭ Quetigny (FR)Koncerto je la 20h30
centre social Léo LAGRANGE
3 rue des prairies
FR- 21800 QUETIGNY
Diĵona Esperanto-Grupo
Alain Droyer, www.ipernity.com/home/35178
22lun


23mar


24mer


25ĵaŭ


26ven


27sab


28dimBiedenkopf (DE)

koncerto dum IS
Die Jugendherberge Biedenkopf
Herbergsleitung
Anke und Heinz Hönig
Am Freibad 15
35216 Biedenkopf

Resp. Programo de IS Mélaine Desnos,

29lun"

30marDüsseldorf (DE)koncerto dum IFHDP
31merDüsseldorf (DE)prelego dum IFHDP
Januaro


1ĵaŭFrankfurt am Main (DE)koncerto dum NoRoLu
2venFrankfurt am Main (DE)prelego dum NoRoLU
3sab


4dim


5lun


6mareble Dresden (DE)koncerto
7mer


8ĵaŭFrankfurt am Main (DE)forflugo al Argentino

6.10.08

Poĥil: Por kio?

5.10.08

La kato: Muzikfilmeto de Andreo Jankovskij



kantas tradukinto: Paŭlo Moĵajev
muziko: A.L. Webber
el la muzikalo: "La katoj",
plukita el la kodisko
"Pluke-traduke"
de la Societo por la subteno kaj
defendo de la ukraina kulturo: "Espero".


4.10.08

Radio Aktiva: La Roko 07 (La Roca 07) dediĉita tute al la rokgrupo PERSONE



PERSONE en Radio Aktiva

La Roko 07 (La Roca 07)


Dulingva programo en Esperanto kaj la hispana lingvo.

(Programa bilingüe en Esperanto y español.)

Sepa programero de la unua sezono de "La Roko", la rokmuzika programo de Radio Aktiva. Ĉi tiu unua sezono estis elsendita inter septembro de la 2006-a jaro kaj februaro de la 2007-a.

(Séptimo programa de la primera temporada de "La Roca", el programa de música rock de Radio Aktiva. Esta temporada fue emitida entre setiembre de 2006 y febrero de 2007.)

La tuta serio konsistas el 15 programeroj, kiujn vi povas elŝuti aŭ rekte aŭskulti en nia oficiala retejo ĉe:

radioaktiva.esperanto.org.uy

(La serie completa consiste de 15 programas, que puedes descargar o escuchar directamente en nuestro sitio oficial en:

radioaktiva.esperanto.org.uy )

28.9.08

TV BIALISTOKO raportas pri kultura E-renkontiĝo en Poznan/Arkones



Arkones/Poznano

TV BIALISTOKO

Telewizja Internetowa iTVC


raportas pri kultura E-renkontiĝo en Arkones / Poznano.

-partoprenis ankaŭ "
La Perdita Generacio";
Ĵomart & Nataŝa kaj Georgo Handzlik,

kiuj estas prezentataj inter aliaj partoprenantoj.

20.9.08

La Bambo!



Saluton, muzikamikoj! Aperis sur YouTube muzikfilmo por la esperanta versio de La Bamba, farita de A. Zocato kaj kantata de JoMo en ties KD "JoMo friponas...". La filmo konsistas el muntaĵo inter filmoj de Trini Lopez, Ritchie Valens kaj Los Lobos, famaj pro la ludado de tiu muzikaĵo en la hispanlingva versio. Ĝuu "al la supro"! ;-)

2.8.08

(Esperanto/italiano) Ne-esperantista muzikbando eldonis du esperantlingvajn kantojn



(Esperanto/italiano)



Ne-esperantista muzikbando eldonis du esperantlingvajn kantojn -


gruppo musicale non-esperantista pubblica due canzoni in esperanto


Vendredo, je la 1-a de aŭgusto en 2008


ESPERANTO:

Antaŭ ne longe ne-esperantista muzikbando el Milano (Italujo), kiu nomiĝas Rêverie, eldonis diskon kies titolo estas “Shakespeare, la donna, il sogno” (Ŝekspiro, la virino, la revo). Tiu disko, kiu estas ĉefe anglalingva (la pecoj plejparte estas muzikigoj de poeziaĵoj de Ŝekspiro), entenas ankaŭ, kiel “kromajn trakojn” (“bonus tracks”), du esperantlingvajn kantojn.
La esperantlingvajn tekstojn de tiuj du kantoj verkis mi.

La unaj du publikaj plenumoj de tiuj ĉi du kantoj (“Kiam alvenos la fino” kaj “Plurestantaj Memoroj”) - okazintaj en Cascina Monluè (Milano) la 8an de Julio de la 2006a ene de la Festivalo “East is West” - estas spekteblaj interrete, subtestigitaj kaj esperantlingve kaj itallingve, ĉe la retadresoj:

tinyurl.com/yytbbb (elektu unu suban butonon kaj klaku sur ĝi)
kaj
tinyurl.com/y2dmyp (elektu unu suban butonon kaj klaku sur ĝi)

(Bonvolu rimarki ke la filmadoj estis faritaj per amatora fimilo, do la bilda kaj la sona kvalitoj estas rimarkinde malaltaj).

Nun la disko “Shakespeare, la donna, il sogno” (Ŝekspiro, la virino, la revo) estas aĉetebla ĉe la retejo:
cdbaby.com/cd/reveriesongs
aŭ per rekta kontakto pere de la retpoŝta adreso:
postmaster@reverieweb.com

Pli da informoj pri la arta kunlaboro inter Rêverie kaj mi legeblas ĉe la artikolo:
LA MUZIKGRUPO “RÊVERIE” KAJ ESPERANTO
(www.ipernity.com/blog/28233/81750)

Pli da informoj pri la disko “Shakespeare, la donna, il sogno” (Ŝekspiro, la virino, la revo) legeblas ĉe la artikolo:
ŜEKSPIRO, LA VIRINO, LA REVO
(www.ipernity.com/blog/28233/81748)



ITALIANO:

Recentemente un gruppo musicale non-esperantista di Milano - i Rêverie - ha pubblicato un disco dal titolo “Shakespeare, la donna, il sogno”. Questo disco, che è principalmente in lingua inglese (quasi tutti i brani sono trasposizioni in musica di poesie di Shakespeare), contiene anche, come “bonus tracks”, due canzoni in esperanto.
I testi in esperanto di queste due canzoni li ho scritti io.

Le prime due esecuzioni pubbliche di queste due canzoni (“Kiam alvenos la fino”/“Quando verrà la fine” e “Plurestantaj Memoroj”/“Ricodi che rimangono”) - avvenute alla Cascina Monluè (Milano) l’8 Luglio del 2006 in occasione del Festival “East is West” - possono essere viste in rete, con sottotitoli in esperanto e in italiano, agli indirizzi internet:

tinyurl.com/yytbbb
e
tinyurl.com/y2dmyp

(Vogliate notare che le riprese sono state eseguite con una videocamera amatoriale, quindi le qualità audio e video sono piuttosto basse).

Ora il disco “Shakespeare, la donna, il sogno” può essere acquistato presso il sito:
cdbaby.com/cd/reveriesongs
o contattando direttamente l’indirizzo di posta elettronica:
postmaster@reverieweb.com

Maggiori informazioni sulla collaborazione artistica tra i Rêverie e me sono contenute nell’articolo:
IL GRUPPO MUSICALE “RÊVERIE” E L’ESPERANTO
(www.ipernity.com/blog/28233/81750)

Maggiori informazioni sul disco “Shakespeare, la donna, il sogno” sono contenute nell’articolo:
SHAKESPEARE, LA DONNA, IL SOGNO
(www.ipernity.com/blog/28233/81748)


24.7.08

(Dua parto) Esperanto-ARTISTOJ en IPERNITIO


Artistes sur Ipernity /

Artists in Ipernity /

Artistas en Ipernity

(Dua parto) Esperanto-ARTISTOJ en IPERNITIO / Artistes sur Ipernity / Artists in Ipernity / Artistas en Ipernity

Esperanto-artistoj solaj aŭ en muzikbandoj :

Esperanto-muzikistoj :

  • Birke flutistino, ludas kun Bertilo Wennergren el Persone
  • Miguel Gutierrez Aduriz muzikisto kaj verkisto el Hispanio

  • Ale Kosabela (Alejandro Cossavella) el Argentino malfermis paĝon en Ipernity
  • Krio de Morto metalindustria hardkora bando el Poznano, Pollando ankaŭ malfermis sian paĝon en Ipernity

Cetere ni invitas ĉiujn muzikistojn kaj artistojn kiuj ankoraŭ ne faris, aliĝi tuj la grupon MUZIKO kaj ankaŭ al la Artista Datenbazo

Ankaŭ ni invitas ĉiujn artistojn kaj esperanto-muzikŝatantojn aliĝi (senpage) al EUROKKA por subteni ĝian muzikagadon.

Kaj kompreneble por akiri la diskojn de la artistoj vi povas rekte ilin mendi ĉe www.vinilkosmo.com

Plukompilis por vi Flo (Floréal Martorell)

Respondeculo de EUROKKA kaj direktoro de Vinilkosmo


20.7.08

Filmeto pri KEFeto stafeto en Kopenhago

Filmeto realigita de Kim

18.7.08

KEF-eto stafeto en Kopenhago, la 12 an de julio 2008


KEF-eto stafeto en Kopenhago

la 12 an de julio 2008



La 12 an de julio ekde la 12a horo tage ĝis 12a horo nokte okazis:

KEFeto stafeto

en Kopenhago.

La adreso:

Børnekulturstedet
Lyrskovsgade 4, kld.

engang i porten på Enghavevej ved siden af VEGA
(enirejo en la pordego en Englandsvej apud VEGA (VEGA estas granda koncertejo)


La programo :

12-13:30a horo: 2 metiejoj - muzika metiejo / skriba metiejo
14-15a horo: 2 metiojoj - muzik kaj korba metiejo / skriba metiejo
15 - 17a horo: ludoj sur la herbejo interalie hejmfutbalo ktp.
17-19a horo manĝopaŭzo
19-24a horo koncertoj de La Perdita Generacio, Inicialoj D.C., Espo Despo kaj Esperanto de Luxe (membroj de Hotel Desperado + gastoj)

Prezo por la tuta programo 50 kr / 7 euroj

Aliĝo eblis ĉe www.kef.saluton.dk

La ideo de KEFeto stafeto estis ke ĝi portu KEF 9 al 2009 (nun kiam ni devis malanonci ĝin por 2008)


KEF 9 okazis en Helsingør / Elsinoro ekde la 6a julio ĝis 12a julio.

Pri tranoktado:
eblis tranokti en la ejo inter la 11a kaj la 12a + 12a kaj la 13 a de julio. kunporto de dormsakoj.

Ĉar ni tranoktis en la sama ejo kie la aranĝo okazis ne esperis dormi frue la 12an ;-)
eblis tranokti ĉe esperantoparolantoj
eblis tranokti en migrulhejmo

Skribu viajn dezirojn en la kadro: komentoj

Amike
La KEF teamo